Êxodo


  • |Êxodo 25:1| Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

  • |Êxodo 25:2| Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.

  • |Êxodo 25:3| Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro,

  • |Êxodo 25:4| kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano,

  • |Êxodo 25:5| kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,

  • |Êxodo 25:6| oleo por lumigado, aromajxoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,

  • |Êxodo 25:7| sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo.

  • |Êxodo 25:8| Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili.

  • |Êxodo 25:9| Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.

  • |Êxodo 25:10| Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.