Êxodo


  • |Êxodo 25:31| Kaj faru kandelabron el pura oro, per forgxa laboro estu farita la kandelabro; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaru el gxi.

  • |Êxodo 25:32| Kaj ses brancxoj devas elstari el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la alia flanko;

  • |Êxodo 25:33| tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia brancxo; tiel sur la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.

  • |Êxodo 25:34| Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj.

  • |Êxodo 25:35| Kaj kapeto sub unu paro da brancxoj, kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel por la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.

  • |Êxodo 25:36| La kapetoj kaj brancxoj devas elstari el gxi; cxio devas esti unu forgxita tutajxo el pura oro.

  • |Êxodo 25:37| Kaj faru por gxi sep lucernojn; kaj starigu sur gxi gxiajn lucernojn, ke ili lumu sur gxian antauxan flankon.

  • |Êxodo 25:38| Kaj gxiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.

  • |Êxodo 25:39| El kikaro da pura oro oni faru gxin kaj cxiujn tiujn apartenajxojn.

  • |Êxodo 25:40| Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.