-
|Êxodo 25:11| Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe.
-
-
-
|Êxodo 25:12| Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko.
-
-
-
|Êxodo 25:13| Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro.
-
-
-
|Êxodo 25:14| Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.
-
-
-
|Êxodo 25:15| En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de gxi.
-
-
-
|Êxodo 25:16| Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.
-
-
-
|Êxodo 25:17| Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.
-
-
-
|Êxodo 25:18| Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato.
-
-
-
|Êxodo 25:19| Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.
-
-
-
|Êxodo 25:20| Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
