Êxodo


  • |Êxodo 17:1| La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.

  • |Êxodo 17:2| Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris:Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili:Kial vi malpacas kontraux mi? kial vi provas la Eternulon?

  • |Êxodo 17:3| Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraux Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?

  • |Êxodo 17:4| Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante:Kion mi faros kun cxi tiu popolo? baldaux povas okazi, ke ili min sxtonmortigos.

  • |Êxodo 17:5| Kaj la Eternulo diris al Moseo:Preteriru antaux la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la cxefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.

  • |Êxodo 17:6| Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.

  • |Êxodo 17:7| Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante:CXu la Eternulo estas inter ni, aux ne?

  • |Êxodo 17:8| Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraux la Izraelidoj en Refidim.

  • |Êxodo 17:9| Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.

  • |Êxodo 17:10| Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.