-
|Êxodo 38:1| Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo; kvarangula gxi estis; kaj tri ulnoj estis gxia alto.
-
-
-
|Êxodo 38:2| Kaj li faris gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaris gxiaj kornoj; kaj li tegis gxin per kupro.
-
-
-
|Êxodo 38:3| Kaj li faris cxiujn vazojn de la altaro; la potojn, la sxovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn li faris el kupro.
-
-
-
|Êxodo 38:4| Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub gxia kornico, malsupre, gxis la mezo.
-
-
-
|Êxodo 38:5| Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj.
-
-
-
|Êxodo 38:6| Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro.
-
-
-
|Êxodo 38:7| Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti gxin per ili; li faris gxin interne malplena, el tabuloj.
-
-
-
|Êxodo 38:8| Kaj li faris la lavujon el kupro kaj gxian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektigxis amase antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
-
-
|Êxodo 38:9| Kaj li faris la korton:sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj,
-
-
-
|Êxodo 38:10| kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
