Êxodo


  • |Êxodo 21:1| Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili:

  • |Êxodo 21:2| Se vi acxetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage.

  • |Êxodo 21:3| Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li.

  • |Êxodo 21:4| Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj sxi naskis al li filojn aux filinojn, tiam la edzino kaj sxiaj infanoj restu cxe sia sinjoro, kaj li eliru sola.

  • |Êxodo 21:5| Sed se la sklavo diros:Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberigxi;

  • |Êxodo 21:6| tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam.

  • |Êxodo 21:7| Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, sxi ne eliru kiel eliras la sklavoj.

  • |Êxodo 21:8| Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis ne honeste kontraux sxi.

  • |Êxodo 21:9| Se iu transdonos sxin al sia filo, li agu kun sxi laux la rajto de filinoj.

  • |Êxodo 21:10| Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutrajxo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al sxi.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.