-
|Êxodo 18:1| Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, auxdis cxion, kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo.
-
-
-
|Êxodo 18:2| Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis;
-
-
-
|Êxodo 18:3| kaj sxiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gersxom; cxar la patro diris:Mi estis fremdulo en fremda lando;
-
-
-
|Êxodo 18:4| kaj la dua havis la nomon Eliezer, cxar tiu diris:La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraux la glavo de Faraono.
-
-
-
|Êxodo 18:5| Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino venis al Moseo en la dezerton, kie li staris tendare cxe la monto de Dio.
-
-
-
|Êxodo 18:6| Kaj li dirigis al Moseo:Mi, via bopatro Jitro, venas al vi, kaj ankaux via edzino kaj sxiaj du filoj kun sxi.
-
-
-
|Êxodo 18:7| Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon.
-
-
-
|Êxodo 18:8| Kaj Moseo rakontis al sia bopatro cxion, kion la Eternulo faris al Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis.
-
-
-
|Êxodo 18:9| Jitro gxojis je la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Izrael, savinte lin el la mano de la Egiptoj.
-
-
-
|Êxodo 18:10| Kaj Jitro diris:Benata estu la Eternulo, kiu savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la mano de Faraono, kaj kiu savis la popolon el sub la mano de la Egiptoj.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
