Êxodo


  • |Êxodo 30:1| Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru gxin.

  • |Êxodo 30:2| Unu ulno estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; gxi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu gxia alto; kornoj elstaru el gxi.

  • |Êxodo 30:3| Kaj tegu gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn flankojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.

  • |Êxodo 30:4| Kaj du orajn ringojn faru al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu gxin.

  • |Êxodo 30:5| Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro.

  • |Êxodo 30:6| Kaj starigu gxin antaux la kurteno, kiu estas antaux la kesto de atesto, kontraux la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.

  • |Êxodo 30:7| Kaj Aaron incensadu sur gxi aroman incenson; cxiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu.

  • |Êxodo 30:8| Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn cxirkaux vespero, li incensu; gxi estu cxiama incensado antaux la Eternulo en viaj generacioj.

  • |Êxodo 30:9| Ne alportu sur gxi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj versxoferon ne versxu sur gxin.

  • |Êxodo 30:10| Kaj cxiopardonan oferon Aaron alportos sur gxiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la cxiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur gxi cxiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktajxo antaux la Eternulo.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.