Êxodo


  • |Êxodo 11:1| Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.

  • |Êxodo 11:2| Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn.

  • |Êxodo 11:3| Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

  • |Êxodo 11:4| Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo.

  • |Êxodo 11:5| Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.

  • |Êxodo 11:6| Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos.

  • |Êxodo 11:7| Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.

  • |Êxodo 11:8| Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

  • |Êxodo 11:9| Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne auxskultos; por ke multigxu Miaj mirakloj en la lando Egipta.

  • |Êxodo 11:10| Kaj Moseo kaj Aaron faris cxiujn tiujn miraklojn antaux Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.