• |2 Crônicas 35:21| Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ho regxo de Judujo? ne kontraux vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontrauxstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.

  • |2 Crônicas 35:22| Sed Josxija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraux li; li ne obeis la vortojn de Nehxo el la busxo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali.

  • |2 Crônicas 35:23| La pafistoj pafis sur la regxon Josxija; kaj la regxo diris al siaj servantoj:Forkonduku min, cxar mi estas grave vundita.

  • |2 Crônicas 35:24| Liaj servantoj deprenis lin de la cxaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Josxija.

  • |2 Crônicas 35:25| Ankaux Jeremia plorkantis pri Josxija; kaj cxiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Josxija gxis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj cxe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj.

  • |2 Crônicas 35:26| La cetera historio de Josxija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo,

  • |2 Crônicas 35:27| kaj liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.