• |2 Crônicas 35:1| Josxija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni bucxis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.

  • |2 Crônicas 35:2| Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.

  • |2 Crônicas 35:3| Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo:Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, regxo de Izrael; vi ne bezonas porti gxin sur la sxultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael.

  • |2 Crônicas 35:4| Arangxu vin laux viaj patrodomoj, laux viaj grupoj, laux la preskribo de David, regxo de Izrael, kaj laux la preskribo de lia filo Salomono.

  • |2 Crônicas 35:5| Kaj staru en la sanktejo laux klasoj, laux la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laux la patrodomaj grupoj de la Levidoj.

  • |2 Crônicas 35:6| Kaj bucxu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laux la vorto de la Eternulo per Moseo.

  • |2 Crônicas 35:7| Kaj Josxija donis donace al la filoj de la popolo sxafojn, sxafidojn, kapridojn, cxion por la Paskoj, por cxiuj, kiuj tie trovigxis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havajxo de la regxo.

  • |2 Crônicas 35:8| Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. HXilkija, Zehxarja, kaj Jehxiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent sxafidojn kaj tricent bovojn;

  • |2 Crônicas 35:9| Konanja, SXemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj HXasxabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil sxafidojn kaj kvincent bovojn.

  • |2 Crônicas 35:10| Tiamaniere la servado estis arangxita. Kaj la pastroj starigxis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laux iliaj grupoj, laux la ordono de la regxo.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.