-
|2 Crônicas 21:1| Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.
-
-
-
|2 Crônicas 21:2| Li havis fratojn, filojn de Jehosxafat:Azarja, Jehxiel, Zehxarja, Azarjahu, Mihxael, kaj SXefatja. CXiuj ili estis filoj de Jehosxafat, regxo de Judujo.
-
-
-
|2 Crônicas 21:3| Ilia patro donis al ili multe da donacoj, argxenton, oron, multekostajxojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, cxar li estis la unuenaskito.
-
-
-
|2 Crônicas 21:4| Kiam Jehoram estrigxis super la regno de sia patro kaj fortigxis, li mortigis per glavo cxiujn siajn fratojn kaj ankaux kelkajn el la eminentuloj de Izrael.
-
-
-
|2 Crônicas 21:5| La agxon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.
-
-
-
|2 Crônicas 21:6| Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.
-
-
-
|2 Crônicas 21:7| Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj cxar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.
-
-
-
|2 Crônicas 21:8| En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon.
-
-
-
|2 Crônicas 21:9| Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun cxiuj siaj cxaroj eliris; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn.
-
-
-
|2 Crônicas 21:10| Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. En la sama tempo ankaux Libna defalis de li, cxar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
