-
|2 Crônicas 25:1| La agxon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
-
-
-
|2 Crônicas 25:2| Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne el plena koro.
-
-
-
|2 Crônicas 25:3| Kiam lia regxado fortikigxis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.
-
-
-
|2 Crônicas 25:4| Sed iliajn filojn li ne mortigis, cxar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante:Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed cxiu devas morti pro sia peko.
-
-
-
|2 Crônicas 25:5| Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laux patrodomoj, laux milestroj kaj centestroj, cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon.
-
-
-
|2 Crônicas 25:6| Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da argxento.
-
-
-
|2 Crônicas 25:7| Sed homo de Dio venis al li, kaj diris:Ho regxo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, cxar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun cxiuj idoj de Efraim;
-
-
-
|2 Crônicas 25:8| sed iru vi sola, agu kuragxe en la milito; alie Dio faligos vin antaux la malamiko, cxar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.
-
-
-
|2 Crônicas 25:9| Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.
-
-
-
|2 Crônicas 25:10| Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraux Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
