-
|2 Crônicas 20:1| Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton.
-
-
-
|2 Crônicas 20:2| Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.
-
-
-
|2 Crônicas 20:3| Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.
-
-
-
|2 Crônicas 20:4| Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.
-
-
-
|2 Crônicas 20:5| Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto.
-
-
-
|2 Crônicas 20:6| Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi.
-
-
-
|2 Crônicas 20:7| Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam.
-
-
-
|2 Crônicas 20:8| Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante:
-
-
-
|2 Crônicas 20:9| Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos.
-
-
-
|2 Crônicas 20:10| Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
