• |2 Crônicas 20:31| Jehosxafat regxis super Judujo; la agxon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.

  • |2 Crônicas 20:32| Li iradis laux la vojo de sia patro Asa kaj ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo.

  • |2 Crônicas 20:33| Tamen la altajxoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraux ne turnis forte sian koron al Dio de gxiaj patroj.

  • |2 Crônicas 20:34| La cetera historio de Jehosxafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de HXanani, kiu estas enigita en la libron de la regxoj de Izrael.

  • |2 Crônicas 20:35| Poste Jehosxafat, regxo de Judujo, amikigxis kun Ahxazja, regxo de Izrael, kiu agadis malpie.

  • |2 Crônicas 20:36| Li kunigxis kun li, por fari sxipojn, irontajn en Tarsxisxon. Kaj li konstruis sxipojn en Ecjon-Geber.

  • |2 Crônicas 20:37| Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.