• |2 Crônicas 17:1| Anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat. Kaj li farigxis potenca kontraux Izrael.

  • |2 Crônicas 17:2| Li starigis militistaron en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa.

  • |2 Crônicas 17:3| Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,

  • |2 Crônicas 17:4| sed nur la Dion de sia patro li sercxis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.

  • |2 Crônicas 17:5| Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro.

  • |2 Crônicas 17:6| Lia koro altigxis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaux forigis la altajxojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.

  • |2 Crônicas 17:7| En la tria jaro de lia regxado li sendis siajn eminentulojn Ben-HXail, Obadja, Zehxarja, Netanel, kaj Mihxaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo;

  • |2 Crônicas 17:8| kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram.

  • |2 Crônicas 17:9| Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis cxiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.

  • |2 Crônicas 17:10| Kaj timo antaux la Eternulo estis en cxiuj regnoj de la landoj, kiuj estis cxirkaux Judujo, kaj ili ne militis kontraux Jehosxafat.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.