-
|2 Crônicas 17:11| De la Filisxtoj oni alportadis al Jehosxafat donacojn, kaj argxenton kiel tributon; ankaux la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn:sep mil sepcent sxafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.
-
-
-
|2 Crônicas 17:12| Jehosxafat farigxadis cxiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.
-
-
-
|2 Crônicas 17:13| Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.
-
-
-
|2 Crônicas 17:14| Jen estas ilia ordo laux iliaj patrodomoj:cxe la Jehudaidoj estis milestroj:la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;
-
-
-
|2 Crônicas 17:15| apud li estis la estro Jehohxanan, kaj kun li ducent okdek mil;
-
-
-
|2 Crônicas 17:16| apud li estis Amasja, filo de Zihxri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.
-
-
-
|2 Crônicas 17:17| CXe la Benjamenidoj estis:brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj sxildo;
-
-
-
|2 Crônicas 17:18| apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.
-
-
-
|2 Crônicas 17:19| Tiuj servis al la regxo, krom tiuj, kiujn la regxo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
