• |2 Crônicas 31:1| Kiam cxio cxi tio finigxis, cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altajxojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, gxis plena ekstermo. Kaj reiris cxiuj Izraelidoj cxiu al sia posedajxo, al siaj urboj.

  • |2 Crônicas 31:2| Kaj HXizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laux ilia ordo, cxiun laux gxia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por lauxdkantado kaj glorkantado, cxe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.

  • |2 Crônicas 31:3| Kaj la regxo destinis parton el sia havajxo por bruloferoj:por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo.

  • |2 Crônicas 31:4| Kaj li ordonis al la popolo, kiu logxis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.

  • |2 Crônicas 31:5| Kiam cxi tiu ordono disvastigxis, la Izraelidoj alportis multe da unuaajxoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktajxojn, kaj ankaux dekonajxojn el cxio ili multe alportis.

  • |2 Crônicas 31:6| Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, ankaux alportis dekonajxon el bovoj kaj sxafoj, kaj dekonajxon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.

  • |2 Crônicas 31:7| En la tria monato oni komencis la arangxadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis.

  • |2 Crônicas 31:8| Kiam HXizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.

  • |2 Crônicas 31:9| Kaj HXizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.

  • |2 Crônicas 31:10| Kaj respondis al li Azarja, la cxefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris:De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.