• |2 Crônicas 4:1| Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.

  • |2 Crônicas 4:2| Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

  • |2 Crônicas 4:3| Figuroj de bovoj estis sub gxi cxirkauxe, cxiuflanke gxin cxirkauxis; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun gxi.

  • |2 Crônicas 4:4| GXi staris sur dek du bovoj:tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

  • |2 Crônicas 4:5| GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis tri mil bat´?¢ojn.

  • |2 Crônicas 4:6| Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en gxi.

  • |2 Crônicas 4:7| Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laux la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.

  • |2 Crônicas 4:8| Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaux cent orajn aspergajn kalikojn.

  • |2 Crônicas 4:9| Li arangxis la korton de la pastroj kaj la grandan antauxkorton kaj pordojn por la antauxkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.

  • |2 Crônicas 4:10| Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.