-
|2 Crônicas 13:1| En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam ekregxis Abija super Judujo.
-
-
-
|2 Crônicas 13:2| Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mihxaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam.
-
-
-
|2 Crônicas 13:3| Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraux li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.
-
-
-
|2 Crônicas 13:4| Abija starigxis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris:Auxskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael!
-
-
-
|2 Crônicas 13:5| Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la regxadon super Izrael por cxiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.
-
-
-
|2 Crônicas 13:6| Sed levigxis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraux sia sinjoro.
-
-
-
|2 Crônicas 13:7| Kaj kolektigxis cxirkaux li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Rehxabeamon, filon de Salomono; Rehxabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.
-
-
-
|2 Crônicas 13:8| Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraux la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, cxar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.
-
-
-
|2 Crônicas 13:9| Vi elpusxis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; cxiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep sxafoj, farigxas pastro por la nedioj.
-
-
-
|2 Crônicas 13:10| Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laux ilia ofico,
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
