-
|2 Crônicas 13:11| kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.
-
-
-
|2 Crônicas 13:12| Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.
-
-
-
|2 Crônicas 13:13| Dume Jerobeam cxirkauxirigis embuskon, kiu aperis malantaux ili; tiamaniere estis militistoj antaux la Judoj kaj embusko malantaux ili.
-
-
-
|2 Crônicas 13:14| La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antauxe kaj malantauxe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.
-
-
-
|2 Crônicas 13:15| Kaj la Judoj lauxte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj cxiujn Izraelidojn antaux Abija kaj la Judoj.
-
-
-
|2 Crônicas 13:16| Kaj la Izraelidoj ekkuris antaux la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de cxi tiuj.
-
-
-
|2 Crônicas 13:17| Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.
-
-
-
|2 Crônicas 13:18| Tiam humiligxis la Izraelidoj, kaj fortigxis la Judoj, cxar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
-
-
-
|2 Crônicas 13:19| Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn:Bet-Elon kun gxiaj filinurboj, Jesxanan kun gxiaj filinurboj, kaj Efrainon kun gxiaj filinurboj.
-
-
-
|2 Crônicas 13:20| Kaj Jerobeam ne plu refortigxis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
