-
|2 Crônicas 6:1| Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;
-
-
-
|2 Crônicas 6:2| tial mi konstruis domon por Via logxado, kaj lokon por Via restado eterna.
-
-
-
|2 Crônicas 6:3| Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.
-
-
-
|2 Crônicas 6:4| Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
-
-
-
|2 Crônicas 6:5| De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.
-
-
-
|2 Crônicas 6:6| Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
-
-
-
|2 Crônicas 6:7| Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
-
-
-
|2 Crônicas 6:8| Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
-
-
-
|2 Crônicas 6:9| tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.
-
-
-
|2 Crônicas 6:10| Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
