• |2 Crônicas 18:21| Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

  • |2 Crônicas 18:22| Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

  • |2 Crônicas 18:23| Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

  • |2 Crônicas 18:24| Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

  • |2 Crônicas 18:25| Tiam la regxo de Izrael diris:Prenu Mihxajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la regxido Joasx,

  • |2 Crônicas 18:26| kaj diru:Tiele diras la regxo:Metu cxi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, gxis mi revenos en paco.

  • |2 Crônicas 18:27| Sed Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

  • |2 Crônicas 18:28| Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.

  • |2 Crônicas 18:29| Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.

  • |2 Crônicas 18:30| Kaj la regxo de Sirio ordonis al siaj cxarestroj jene:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.