• |2 Crônicas 18:11| Kaj cxiuj profetoj profetis tiel same, dirante:Iru kontraux Ramoton en Gilead kaj sukcesu, cxar la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.

  • |2 Crônicas 18:12| La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

  • |2 Crônicas 18:13| Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.

  • |2 Crônicas 18:14| Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu diris:Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon.

  • |2 Crônicas 18:15| Tiam la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

  • |2 Crônicas 18:16| Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.

  • |2 Crônicas 18:17| Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

  • |2 Crônicas 18:18| Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris dekstre kaj maldekstre de Li.

  • |2 Crônicas 18:19| Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, regxon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.

  • |2 Crônicas 18:20| Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio?


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.