-
|2 Crônicas 15:11| Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakirajxo, kiun ili venigis:sepcent bovojn kaj sep mil sxafojn.
-
-
-
|2 Crônicas 15:12| Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,
-
-
-
|2 Crônicas 15:13| kaj ke cxiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, cxu tio estas malgranda, cxu granda, cxu viro, cxu virino.
-
-
-
|2 Crônicas 15:14| Kaj ili jxuris al la Eternulo per lauxta vocxo, per gxojkriado, per trumpetoj kaj kornoj.
-
-
-
|2 Crônicas 15:15| Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.
-
-
-
|2 Crônicas 15:16| Kaj ecx Maahxan, la patrinon, la regxo Asa senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon, dispecigis gxin kaj forbruligis cxe la torento Kidron.
-
-
-
|2 Crônicas 15:17| Tamen la altajxoj ne estis forigitaj cxe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.
-
-
-
|2 Crônicas 15:18| Li enportis en la domon de Dio la konsekritajxojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
-
-
-
|2 Crônicas 15:19| Kaj ne estis milito gxis la tridek-kvina jaro de la regxado de Asa.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
