-
|2 Crônicas 15:1| Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.
-
-
-
|2 Crônicas 15:2| Kaj li eliris antaux Asan, kaj diris al li:Auxskultu min, ho Asa kaj cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin sercxos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.
-
-
-
|2 Crônicas 15:3| Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;
-
-
-
|2 Crônicas 15:4| sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili sercxos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.
-
-
-
|2 Crônicas 15:5| En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, cxar grandaj tumultoj estos cxe cxiuj logxantoj de la landoj.
-
-
-
|2 Crônicas 15:6| Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, cxar Dio konfuzos ilin per diversaj malfelicxoj.
-
-
-
|2 Crônicas 15:7| Sed vi estu kuragxaj, kaj ne faligu viajn manojn; cxar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.
-
-
-
|2 Crônicas 15:8| Kiam Asa auxdis tiujn vortojn kaj la profetajxon de la profeto Oded, li kuragxigxis, kaj eljxetis la abomenindajxojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaux la portiko de la Eternulo.
-
-
-
|2 Crônicas 15:9| Kaj li kunvenigis cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili logxantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; cxar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.
-
-
-
|2 Crônicas 15:10| Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la regxado de Asa.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
