-
|Gênesis 34:1| Dina, la filino de Lea, kiun sxi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando.
-
-
-
|Gênesis 34:2| Kaj vidis sxin SXehxem, filo de HXamor la HXivido, princo de la lando, kaj li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.
-
-
-
|Gênesis 34:3| Kaj algluigxis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino.
-
-
-
|Gênesis 34:4| Kaj SXehxem diris al sia patro HXamor jene: Prenu por mi cxi tiun knabinon kiel edzinon.
-
-
-
|Gênesis 34:5| Jakob auxdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis gxis ilia veno.
-
-
-
|Gênesis 34:6| Kaj HXamor, la patro de SXehxem, eliris al Jakob, por paroli kun li.
-
-
-
|Gênesis 34:7| Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili auxdis, la viroj cxagrenigxis kaj forte kolerigxis, ke li faris malnoblajxon en Izrael, kusxinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.
-
-
-
|Gênesis 34:8| HXamor ekparolis al ili, dirante: SXehxem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu sxin al li kiel edzinon.
-
-
-
|Gênesis 34:9| Kaj boparencigxu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi.
-
-
-
|Gênesis 34:10| Kaj logxu kun ni, kaj la lando estos antaux vi; logxu kaj faru negocojn kaj akiru posedajxojn en gxi.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
