Gênesis


  • |Gênesis 1:1| En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.

  • |Gênesis 1:2| Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo.

  • |Gênesis 1:3| Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.

  • |Gênesis 1:4| Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.

  • |Gênesis 1:5| Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

  • |Gênesis 1:6| Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo.

  • |Gênesis 1:7| Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel.

  • |Gênesis 1:8| Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

  • |Gênesis 1:9| Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.

  • |Gênesis 1:10| Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.