-
|Gênesis 48:1| Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.
-
-
-
|Gênesis 48:2| Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael strecxis siajn fortojn kaj sidigxis sur la lito.
-
-
-
|Gênesis 48:3| Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.
-
-
-
|Gênesis 48:4| Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos cxi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedajxon.
-
-
-
|Gênesis 48:5| Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskigxis al vi en la lando Egipta antaux mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.
-
-
-
|Gênesis 48:6| Sed viaj infanoj, kiuj naskigxos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.
-
-
-
|Gênesis 48:7| Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis cxe mi Rahxel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraux iom da tero gxis Efrata; kaj mi enterigis sxin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaux Bet-Lehxem.
-
-
-
|Gênesis 48:8| Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas cxi tiuj?
-
-
-
|Gênesis 48:9| Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio cxi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin.
-
-
-
|Gênesis 48:10| La okuloj de Izrael malfortigxis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj cxirkauxprenis ilin.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
