Gênesis


  • |Gênesis 14:1| Kaj estis en la tempo de Amrafel, regxo de SXinar, Arjohx, regxo de Elasar, Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim;

  • |Gênesis 14:2| ili faris militon kontraux Bera, regxo de Sodom, kaj Birsxa, regxo de Gomora, SXinab, regxo de Adma, kaj SXemeber, regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar.

  • |Gênesis 14:3| CXiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.

  • |Gênesis 14:4| Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeligxis.

  • |Gênesis 14:5| Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en SXave-Kirjataim,

  • |Gênesis 14:6| kaj la HXoridojn sur ilia monto Seir gxis El-Paran, kiu estas cxe la dezerto.

  • |Gênesis 14:7| Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en HXacacon-Tamar.

  • |Gênesis 14:8| Kaj eliris la regxo de Sodom kaj la regxo de Gomora kaj la regxo de Adma kaj la regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraux ili en la valo Sidim,

  • |Gênesis 14:9| kontraux Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim, kaj Amrafel, regxo de SXinar, kaj Arjohx, regxo de Elasar; kvar regxoj kontraux kvin.

  • |Gênesis 14:10| Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la regxoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.