Gênesis


  • |Gênesis 36:1| Jen estas la generaciaro de Esav, kiu ankaux estas Edom.

  • |Gênesis 36:2| Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la HXetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la HXivido,

  • |Gênesis 36:3| kaj Basmaton, filinon de Isxmael, fratinon de Nebajot.

  • |Gênesis 36:4| Kaj Ada naskis al Esav Elifazon, kaj Basmat naskis Reuelon.

  • |Gênesis 36:5| Kaj Oholibama naskis Jeusxon kaj Jalamon kaj Korahxon. Tio estas la filoj de Esav, kiuj naskigxis al li en la lando Kanaana.

  • |Gênesis 36:6| Kaj Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn kaj cxiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj cxiujn siajn brutojn kaj sian tutan akiritajxon, kiun li akiris en la lando Kanaana; kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob.

  • |Gênesis 36:7| CXar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis logxi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj.

  • |Gênesis 36:8| Kaj Esav eklogxis sur la monto Seir; Esav estas ankaux Edom.

  • |Gênesis 36:9| Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de la Edomidoj, sur la monto Seir:

  • |Gênesis 36:10| jen estas la nomoj de la filoj de Esav: Elifaz, filo de Ada, edzino de Esav; Reuel, filo de Basmat, edzino de Esav.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.