Gênesis


  • |Gênesis 49:1| Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektigxu, kaj mi sciigos al vi, kio farigxos al vi en la tempo venonta.

  • |Gênesis 49:2| Kunvenu kaj auxskultu, filoj de Jakob, Kaj auxskultu Izraelon, vian patron.

  • |Gênesis 49:3| Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;

  • |Gênesis 49:4| Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.

  • |Gênesis 49:5| Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,

  • |Gênesis 49:6| En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.

  • |Gênesis 49:7| Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael.

  • |Gênesis 49:8| Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro.

  • |Gênesis 49:9| Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?

  • |Gênesis 49:10| Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.