-
|Gênesis 37:1| Jakob logxis en la lando, en kiu lia patro logxis fremdule, en la lando Kanaana.
-
-
-
|Gênesis 37:2| Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la agxon de dek sep jaroj, pasxtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.
-
-
-
|Gênesis 37:3| Kaj Izrael amis Jozefon pli ol cxiujn siajn filojn, cxar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
-
-
-
|Gênesis 37:4| CXar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol cxiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
-
-
-
|Gênesis 37:5| Jozef havis songxon, kaj li rakontis gxin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraux pli.
-
-
-
|Gênesis 37:6| Li diris al ili: Auxskultu la songxon, kiun mi songxis:
-
-
-
|Gênesis 37:7| ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo.
-
-
-
|Gênesis 37:8| Tiam liaj fratoj diris al li: CXu vi estos regxo super ni? aux cxu vi regos super ni? Kaj ili ankoraux pli ekmalamis lin pro liaj songxoj kaj pro liaj vortoj.
-
-
-
|Gênesis 37:9| Kaj li songxis ankoraux alian songxon kaj rakontis gxin al siaj fratoj, kaj diris: Mi songxis ankoraux unu songxon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj klinigxas antaux mi.
-
-
-
|Gênesis 37:10| Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riprocxon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu songxo, kiun vi songxis? cxu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por klinigxi antaux vi gxis la tero?
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
