-
|Gênesis 34:21| Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili logxu en la lando kaj faru en gxi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.
-
-
-
|Gênesis 34:22| Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas logxi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos cxe ni cxiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj.
-
-
-
|Gênesis 34:23| Ilia akiritajxo kaj havajxo kaj cxiuj iliaj brutoj farigxos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili logxos kun ni.
-
-
-
|Gênesis 34:24| Kaj obeis al HXamor kaj al lia filo SXehxem cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidigxis cxiuj virseksuloj, cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo.
-
-
-
|Gênesis 34:25| En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis cxiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis cxiujn virseksulojn.
-
-
-
|Gênesis 34:26| Kaj HXamoron kaj lian filon SXehxem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de SXehxem kaj eliris.
-
-
-
|Gênesis 34:27| La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.
-
-
-
|Gênesis 34:28| Iliajn sxafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj cxion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis.
-
-
-
|Gênesis 34:29| Kaj ilian tutan ricxon kaj cxiujn iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis cxion, kio estis en la domoj.
-
-
-
|Gênesis 34:30| Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la logxantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektigxos kontraux mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
