-
|2 Crônicas 34:11| Ili donis al la cxarpentistoj kaj konstruistoj, por acxeti cxirkauxhakitajn sxtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la regxoj de Judujo.
-
-
-
|2 Crônicas 34:12| Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj;
-
-
-
|2 Crônicas 34:13| super la portistoj, kiel observistoj super cxiuj laboristoj en cxiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.
-
-
-
|2 Crônicas 34:14| Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.
-
-
-
|2 Crônicas 34:15| Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan.
-
-
-
|2 Crônicas 34:16| Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras.
-
-
-
|2 Crônicas 34:17| Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj.
-
-
-
|2 Crônicas 34:18| Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis el gxi antaux la regxo.
-
-
-
|2 Crônicas 34:19| Kiam la regxo auxdis la vortojn de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.
-
-
-
|2 Crônicas 34:20| Kaj la regxo ordonis al HXilkija, Ahxikam, filo de SXafan, Abdon, filo de Mihxa, la skribisto SXafan, kaj Asaja, servanto de la regxo, dirante:
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
