• |2 Crônicas 32:11| HXizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la regxo de Asirio.

  • |2 Crônicas 32:12| Li mem, HXizkija, forigis ja Liajn altajxojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaux unu sola altaro adorklinigxu kaj sur gxi incensu.

  • |2 Crônicas 32:13| CXu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al cxiuj popoloj de la landoj? CXu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano?

  • |2 Crônicas 32:14| Kiu el cxiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?

  • |2 Crônicas 32:15| HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.

  • |2 Crônicas 32:16| Kaj ankoraux pli liaj servantoj parolis kontraux Dio, la Eternulo, kaj kontraux Lia servanto HXizkija.

  • |2 Crônicas 32:17| Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaux la Dio de HXizkija ne savos Sian popolon el mia mano.

  • |2 Crônicas 32:18| Kaj ili kriis per lauxta vocxo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi gxin kaj senkuragxigi gxin, por ke ili povu venkopreni la urbon.

  • |2 Crônicas 32:19| Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritajxo de homaj manoj.

  • |2 Crônicas 32:20| Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.