-
|2 Crônicas 28:21| cxar Ahxaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la regxo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.
-
-
-
|2 Crônicas 28:22| En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraux la Eternulo, li, la regxo Ahxaz.
-
-
-
|2 Crônicas 28:23| Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris:La dioj de la regxoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kauxzis falon al li kaj al la tuta Izrael.
-
-
-
|2 Crônicas 28:24| Kaj Ahxaz kolektis cxiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li sxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en cxiuj anguloj de Jerusalem.
-
-
-
|2 Crônicas 28:25| Kaj en cxiuj urboj de Judujo li faris altajxojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
-
-
-
|2 Crônicas 28:26| Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antauxa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael.
-
-
-
|2 Crônicas 28:27| Kaj Ahxaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; cxar oni ne metis lin en la tombojn de la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filoj HXizkija.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
