-
|2 Crônicas 24:1| La agxon de sep jaroj havis Joasx, kiam li farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- SXeba.
-
-
-
|2 Crônicas 24:2| Joasx agadis bone antaux la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.
-
-
-
|2 Crônicas 24:3| Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn.
-
-
-
|2 Crônicas 24:4| Post tio Joasx ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.
-
-
-
|2 Crônicas 24:5| Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de cxiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio cxiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.
-
-
-
|2 Crônicas 24:6| Tiam la regxo alvokis Jehojadan, ilian cxefon, kaj diris al li:Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?
-
-
-
|2 Crônicas 24:7| CXar la malpia Atalja kaj sxiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj cxion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.
-
-
-
|2 Crônicas 24:8| Kaj la regxo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis gxin cxe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.
-
-
-
|2 Crônicas 24:9| Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.
-
-
-
|2 Crônicas 24:10| Kaj ekgxojis cxiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj jxetis en la keston, gxis gxi plenigxis.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
