• |2 Crônicas 12:1| Kiam fortikigxis la regno de Rehxabeam kaj li farigxis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael.

  • |2 Crônicas 12:2| En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo)

  • |2 Crônicas 12:3| kun mil ducent cxaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo:la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.

  • |2 Crônicas 12:4| Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris gxis Jerusalem.

  • |2 Crônicas 12:5| Tiam la profeto SXemaja venis al Rehxabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektigxis en Jerusalem pro SXisxak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaux Mi forlasas vin en la manojn de SXisxak.

  • |2 Crônicas 12:6| Tiam humiligxis la estroj de Izrael kaj la regxo, kaj diris:Justa estas la Eternulo.

  • |2 Crônicas 12:7| Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiligxis, tiam aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, dirante:Ili humiligxis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elversxigxos sur Jerusalemon per SXisxak;

  • |2 Crônicas 12:8| tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.

  • |2 Crônicas 12:9| Kaj SXisxak, regxo de Egiptujo, iris kontraux Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux la orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.

  • |2 Crônicas 12:10| Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.