-
|Êxodo 26:31| Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur gxi.
-
-
-
|Êxodo 26:32| Kaj pendigu gxin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj argxentajn bazojn.
-
-
-
|Êxodo 26:33| Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.
-
-
-
|Êxodo 26:34| Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo.
-
-
-
|Êxodo 26:35| Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.
-
-
-
|Êxodo 26:36| Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;
-
-
-
|Êxodo 26:37| kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
