Êxodo


  • |Êxodo 10:21| Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.

  • |Êxodo 10:22| Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.

  • |Êxodo 10:23| Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.

  • |Êxodo 10:24| Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi.

  • |Êxodo 10:25| Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.

  • |Êxodo 10:26| Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.

  • |Êxodo 10:27| Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.

  • |Êxodo 10:28| Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.

  • |Êxodo 10:29| Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.