Números


  • |Números 9:1| Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante:

  • |Números 9:2| La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo.

  • |Números 9:3| En la dek-kvara tago de cxi tiu monato, cxirkaux la vespero, faru gxin en gxia tempo; laux cxiuj gxiaj legxoj kaj laux cxiuj gxiaj instrukcioj faru gxin.

  • |Números 9:4| Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon.

  • |Números 9:5| Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

  • |Números 9:6| Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago;

  • |Números 9:7| kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektusxo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj?

  • |Números 9:8| Kaj Moseo diris al ili:Staru; mi auxskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.

  • |Números 9:9| Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

  • |Números 9:10| Parolu al la Izraelidoj, dirante:Se iu el vi aux el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektusxo de mortinta homo, aux se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.