-
|Números 8:1| Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
-
-
|Números 8:2| Parolu al Aaron, kaj diru al li:Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antauxan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.
-
-
-
|Números 8:3| Kaj Aaron tiel faris; sur la antauxan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
-
-
|Números 8:4| Kaj jen estas la arangxo de la kandelabro:forgxita el oro, de gxia trunko gxis gxiaj floroj, forgxita gxi estis; laux la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.
-
-
-
|Números 8:5| Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
-
-
|Números 8:6| Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.
-
-
-
|Números 8:7| Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin:aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
-
-
-
|Números 8:8| Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.
-
-
-
|Números 8:9| Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.
-
-
-
|Números 8:10| Kaj alvenigu la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
