-
|Números 32:1| La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.
-
-
-
|Números 32:2| Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:
-
-
-
|Números 32:3| Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj HXesxbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-
-
-
-
|Números 32:4| tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaux la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.
-
-
-
|Números 32:5| Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.
-
-
-
|Números 32:6| Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben:CXu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos cxi tie?
-
-
-
|Números 32:7| Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?
-
-
-
|Números 32:8| Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadesx-Barnea, por rigardi la landon.
-
-
-
|Números 32:9| Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.
-
-
-
|Números 32:10| Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li jxuris, dirante:
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
