-
|Números 11:1| Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfelicxo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion auxdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj gxi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.
-
-
-
|Números 11:2| Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo pregxis al la Eternulo, kaj la fajro estingigxis.
-
-
-
|Números 11:3| Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, cxar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.
-
-
-
|Números 11:4| Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon?
-
-
-
|Números 11:5| Ni memoras la fisxojn, kiujn ni mangxis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn.
-
-
-
|Números 11:6| Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom cxi tiu manao antaux niaj okuloj.
-
-
-
|Números 11:7| Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj gxia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio.
-
-
-
|Números 11:8| La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelsxtonoj aux pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el gxi kukojn; kaj gxia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj.
-
-
-
|Números 11:9| Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur gxin ankaux la manao.
-
-
-
|Números 11:10| Moseo auxdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, cxiu cxe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
