-
|Números 10:1| Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
-
-
|Números 10:2| Faru al vi du argxentajn trumpetojn, forgxitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmovigxado de la tendaroj.
-
-
-
|Números 10:3| Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
-
-
|Números 10:4| Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektigxu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.
-
-
-
|Números 10:5| Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras oriente.
-
-
-
|Números 10:6| Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi.
-
-
-
|Números 10:7| Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.
-
-
-
|Números 10:8| Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi legxo eterna en viaj generacioj.
-
-
-
|Números 10:9| Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.
-
-
-
|Números 10:10| Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
