-
|Números 28:1| Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
-
-
|Números 28:2| Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.
-
-
-
|Números 28:3| Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon.
-
-
-
|Números 28:4| Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;
-
-
-
|Números 28:5| kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.
-
-
-
|Números 28:6| Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.
-
-
-
|Números 28:7| Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo.
-
-
-
|Números 28:8| Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
-
-
-
|Números 28:9| Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon;
-
-
-
|Números 28:10| tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
