-
|Hebreus 12:1| Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,
-
-
-
|Hebreus 12:2| direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.
-
-
-
|Hebreus 12:3| CXar pripensu tiun, kiu suferis tian kontrauxdiradon de pekuloj kontraux li, por ke vi ne lacigxu kaj ne malfortigxu en viaj spiritoj.
-
-
-
|Hebreus 12:4| Vi ankoraux ne kontrauxstaris gxis sango, batalante kontraux peko;
-
-
-
|Hebreus 12:5| kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riprocxate de Li;
-
-
-
|Hebreus 12:6| CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas.
-
-
-
|Hebreus 12:7| Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatigxas al vi; cxar kia filo estas, kiun la patro ne punas?
-
-
-
|Hebreus 12:8| Sed se vi estas sen puno, en kiu cxiuj farigxas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj.
-
-
-
|Hebreus 12:9| Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?
-
-
-
|Hebreus 12:10| CXar ili ja dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
