Hebreus


  • |Hebreus 11:1| Kaj la fido estas realigo de esperatajxoj, provado de aferoj ne vidataj.

  • |Hebreus 11:2| CXar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston.

  • |Hebreus 11:3| Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantajxoj.

  • |Hebreus 11:4| Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, cxar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per gxi li, mortinte, ankoraux parolas.

  • |Hebreus 11:5| Per la fido HXanohx estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, cxar Dio lin transportis; cxar antaux lia transporto estis atestite pri li, ke li placxis al Dio;

  • |Hebreus 11:6| kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas.

  • |Hebreus 11:7| Per la fido Noa, avertite pri la ankoraux ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj farigxis heredanto de la justeco laux fido.

  • |Hebreus 11:8| Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.

  • |Hebreus 11:9| Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;

  • |Hebreus 11:10| cxar li sercxis la urbon havantan la fundamentojn, kies arhxitekturisto kaj konstruanto estas Dio.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.