-
|Hebreus 12:11| CXiu puno portempe sxajnas esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj.
-
-
-
|Hebreus 12:12| Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;
-
-
-
|Hebreus 12:13| kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.
-
-
-
|Hebreus 12:14| Sercxu pacon kun cxiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;
-
-
-
|Hebreus 12:15| rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;
-
-
-
|Hebreus 12:16| por ke ne estu iu malcxastulo aux malpiulo, kiel Esav, kiu por unu mangxo vendis sian unuenaskitecon.
-
-
-
|Hebreus 12:17| CXar vi scias, ke ecx kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; cxar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li gxin sercxis.
-
-
-
|Hebreus 12:18| CXar vi ne alvenis al monto tusxebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,
-
-
-
|Hebreus 12:19| kaj sono de trumpeto kaj vocxo de paroloj, kies auxdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili,
-
-
-
|Hebreus 12:20| cxar ili ne povis elporti la ordonon:Se ecx bruto tusxos la monton, gxi estu sxtonmortigita;
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
